Linotipo

Linotipo (Deutsches Museum)
Linotipa linio, inkenda faco (kun tajperaro: «Sefan» anstataŭ «Stefan»)
Linotipa klavaro (klavar-aranĝo por la angla).
Linotipa klavaro (klavar-aranĝo por la franca).

Linotipo estas maŝino por plumba kompostado, kiu uzas klavaron alfanumeran de 90 prestipoj kaj ebligas la fandadon de plumba tekstolinio prespreta. De tie originas la nomo linotipo el la usonangla («line of types»).[1] La kunmetado de tajpilo kaj fandilo, imagita en Usono en 1885, ebligis pli rapidan kaj pli regulan kompostadon ol tiu de la tradicia tipografio. La permana tipografo enmetis la moveblajn prestipojn unu post la alia (literoj, interpunkciaj signoj aŭ spacetoj) en kompostilon. La linotipo revoluciigis la eldonon ebligante al malgrandaj atelieroj komposti ampleksajn tekstojn en mallonga tempo kaj favoris la grandegan disvolviĝon de la ĉiutaga gazetaro ĉirkaŭ la jaroj 1900 ebligante tujan reagon al eventoj, kio antaŭe ne ekzistis. La Linotype, surmerkatigita de la societo Mergenthaler Linotype Company tiucele kreita, regis sendivide en la presindustrio ĝis la jaroj 1960. En ĉi tiu epoko la tipografio anstataŭiĝis per la fotokompostado; samtempe la ofseta prestekniko preskaŭ malaperigis la tipografian presadon.

  1. Paul Wirth. 100 Jahre: «Oh, a line of types!». St.Gallen: Das kleine Setzmaschinenmuseum, 1986.

Developed by StudentB